Saturday, March 15, 2014

Esperantisto Rafael Milhomem (1981) el Brazilo, interpretas la studo 14 (Op.6 N.12) de la hispana komponisto Fernando Sor (1778-1839). Registrida en la studio "Janela Musical" (Muzika Fenestro) kaj miksita de Muniz. Rafael Milhomem  estas brazila muzikisto.  Li partoprenis en multaj muzikkursoj, inter kiuj elstaris: John Holmquist (Usono), Luz Maria Bobadilha (Paragvajo), Andrés Tápia (Kosta-Riko). La elektra gitarlernado okazis paralele al akustikgitara tamen memlerninte, serĉante muzikmaterialon, specialigitajn revuojn, partoprenadojn en diversaj rokbandoj dum la junaĝo kaj spertoj akiritaj el la akustikgitara lecionoj. Rafael Milhomem partoprenis kiel invitita komponisto de la Projekto Hejmo, patronita de la internacia asocio SAT–Amikaro. Aktivis kiel komponisto, muzikaranĝisto kaj muzikisto, ludante kiel elektragitaristo de la grupoj (eks)Sunroad, (eks)Euphony kaj akustikgitaristo de la grupoj El Ligno Trio kaj (eks) Alma Brasileira. Kune kun Rafael Muniz (Klasiv), Milhomem estas kreinto de la projekto baRok’ “vigla-peza metalo” kiu miksas elementojn de baroka muziko kun klasika, kantita en Esperanto, kun partoprenado de multaj kantistoj el la gojana muzika medio. Nuntempe instruas kolektivajn gitarlecionojn por infanoj. (Vikipedio)